Areo de Lednice-Valtice: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
LiMr (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Ĉeĥio forigita; Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Ĉeĥio aldonita per HotCat |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e Commonscat el Vikidatumoj per AWB |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* [http://www.lednicko-valticky-areal.cz/ Oficiala paĝo (en la ĉeĥa)] |
* [http://www.lednicko-valticky-areal.cz/ Oficiala paĝo (en la ĉeĥa)] |
||
{{Commonscat |
{{Commonscat}} |
||
[[Kategorio:Distrikto Břeclav]] |
[[Kategorio:Distrikto Břeclav]] |
Kiel registrite je 17:39, 20 apr. 2019
Areo de Lednice - Valtice estas regiono, protektata de Unesko, en suda Moravio tute apud la ĉeĥa - aŭstria limo.
Ĝi apartenas al la plej belaj teritorioj en la centra Eŭropo. Ĝi troviĝas proksime de la urbo Břeclav kaj nomiĝas Areo de Lednice - Valtice. Ties valoro konsistas en harmonia kunesto de libera naturo kun multaj fiŝlagoj, kultivita pejzaĝo, parkoj kaj interesaj arkitekturaĵoj. Inter ili precipe elstaras kasteloj en du proksimaj urbetoj - Lednice kaj Valtice.
Fondintoj kaj posedintoj de ĉiuj tiuj belaĵoj estis gento Liechtenstein, sed de la jaro 1945 la tuta havaĵaro apartenas al la ŝtato. Ĝis la jaro 1920 trairis la landlimo de Malsupra Aŭstrio kaj Moravio inter ambaŭ urbetoj, do nur de tiu jaro ankaŭ Valtice apartenas al Ĉeĥio.
Por la eksterordinara multflanka signifo jenan vastan areon ŝirmas de la jaro 1996 UNESCO, enskribinte ĝin en la tutmondan liston de kultura heredaĵo de la homaro.
Galerio
-
Kastelo Lednice
-
Kastelo Valtice
-
Templo de Apolono
-
Templo de Diana (Rendezvous)
-
Burgo de Jan
-
Minareto
-
Obelisko
-
Kastelo Pohansko
-
Tri Gracioj