Edwin de Kock: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
PaulP (diskuto | kontribuoj) →Verkoj (elekto): aktualigo |
PaulP (diskuto | kontribuoj) →supro: aktualigo |
||
Linio 18: | Linio 18: | ||
*''Japaneskoj'' (1982) |
*''Japaneskoj'' (1982) |
||
*''Saluton al la Suno'' (1983) |
*''Saluton al la Suno'' (1983) |
||
⚫ | |||
*''Vojaĝoj kaj Aliaj Poemoj'' (1992) |
*''Vojaĝoj kaj Aliaj Poemoj'' (1992) |
||
*''Testamente'', lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. ''Lastaj Poemoj'' (2005) |
*''Testamente'', lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, i.a. ''Lastaj Poemoj'' (2005) |
||
*''Sub Fremdaj Ĉieloj'' (2008) |
*''Sub Fremdaj Ĉieloj'' (2008) |
||
⚫ | |||
| aliaj aktivaĵoj = |
| aliaj aktivaĵoj = |
||
| akademiano = jes |
| akademiano = jes |
Kiel registrite je 12:52, 19 maj. 2019
Edwin de Kock | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko |
Lingvoj | Esperanto • afrikansa • angla |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Sud-Afriko • Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto |
|
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1955 |
Edwin de KOCK [edŭin de kok] (naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko) estas sudafrik-devena usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj vivantaj Esperanto-poetoj.
De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estas laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse. Li estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 1973, Honora Membro de UEA ekde 2000.
Poezio kaj esperantologio
Sur la kampo de la poezio li ellaboris teoriojn pri metriko, klarigitajn en la antaŭparolo de Testamente (2007). Per originalaj poemoj li kontribuis al multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.
Kiel esperantologo li i.a. kontribuis al la landnoma problemo kaj pledis gardi la diakritajn literojn. Eble plej grava estas lia eseo "Principoj por la takso de neologismoj" (1987), en kiu li proponas sep kriteriojn, per kiuj oni povus juĝi, ĉu "neologismo" estus bona kaj necesa. Samjare li ankaŭ mem eldonis "Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta".
Sud-Afriko
En sia hejmlando De Kock estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 1955–1957 kaj de Bona Espero, 1977–1979, 1986–1987.
Teksaso
Ekde la 4-a de oktobro 2000 de Kock estas Usona civitano. Li loĝas apud Edinburgo, Teksaso, Usono. En 2005 li estis honora gasto ĉe la Landa Kongreso de ELNA.
Verkoj (elekto)
Poezio
- Kvin Elementoj (1957-1958, eld. 1970)
- Ombroj de la Kvara Dimensio (1961)
- Fajro sur mia lango (1967)
- Poemoj kaj Prozeroj (1970)
- Plukonstrue (1975)
- Japaneskoj (1982)
- Saluton al la suno (1983)
- Vojaĝoj kaj aliaj poemoj, eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 1992, Serio Stafeto n-ro: 16.
- Testamente, lumdiska kolekto da poezio kaj prozo, konsiderata kiel lia ĉefverko[1], enhavas ankaŭ inter alie Lastaj poemoj (2005)
- Kontribuis al Beletra Almanako n-ro 1 de septembro 2007.*Sub Fremdaj Ĉieloj. 2008. 288 p. — ISBN 978-90-77066-33-1 (antologio de poezio (eĉ post la t.n. „Lastaj poemoj”), sed ankaŭ eseoj pri la historio de Esperanto en Sud-Afriko, pri memorindaj personoj, kiujn Edwin renkontis en kaj ekster la verda mondo (2007). Serio Stafeto n-ro: 32)
- La konflikto de la epokoj, la majstroverko de Edwin de Kock, kreita en sep jaroj, kun longaj interrompoj, dum preskaŭ 60 jaroj, inter 1959 kaj 2018, eldono de Flandra Esperanto-Ligo, 2019, Serio Stafeto n-ro: 41.
Esperantologio
- 1987: Principoj por la takso de neologismoj. En: Mattos, Geraldo (ed.). Centjara Esperanto. Chapecò (Brazilo): Fonto 1987, p. 76-92
- 1987: Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta (sinonimoj kaj antonimoj). Pretoria: Eld. la aŭtoro 1987, 21 p. ISBN 0-620-10746-4
Referencoj
- ↑ Carlo Minnaja, Testamente, recenzo, revuo Esperanto, Universala Esperanto-Asocio, p. 250, n-ro 1330 (12), novembro 2018.
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Edwin de Kock en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Edwin de Kock en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)