Alba Longa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
+Bibliotekoj
Linio 28: Linio 28:
* ''???''
* ''???''
* ''lasta'' Gaius Cluilius
* ''lasta'' Gaius Cluilius

{{Bibliotekoj}}


[[Kategorio:Urboŝtatoj]]
[[Kategorio:Urboŝtatoj]]
Linio 34: Linio 36:
== Fonto ==
== Fonto ==
{{Tradukita|cs|Alba Longa|1292442}}
{{Tradukita|cs|Alba Longa|1292442}}



[[Kategorio:Alba Longa| ]]
[[Kategorio:Alba Longa| ]]

Kiel registrite je 16:05, 2 mar. 2021

Alba Longa estis antikva urba ŝtato sur Apenina duoninsulo. Ĝia loĝantaro apartenis al latinaj gentoj. La urbo situis proksimume 20 km sudoriente de la Romo sur bordo de Albana Lago, largxtrajte en loko de la moderna urbo Castel Gandolfo.

Livio prezentas, ke Alba Longon fondis en duono de 12-a jarcento a.K. Aienea, filo de Askanio. La urbo kreskis, danke al avantaĝa situo ĝi fariĝis ekonomia kaj kulta centro de Latio kaj fondis proprajn koloniojn. Ĝi estis gvida forto de Latina ligo, konfederacio fondita por komuna defendo kontraŭ Etruskoj.

Laŭ legendo estis en la jaro 794 a.K. la reĝo Numitoro detronigita fare de sia frato Amulio. Tiu devigis Numitoran filinon Rhea Silvian fariĝi votintino en templo de diino Vesto, por senigi potencialajn adeptojn de la trono. Sed Rhea Silvia kun dio Marso (dio) naskigis ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj post sia plenkresko, fondis la urbon Romon kaj mortigis uzurpulon Amulion.

Romo baldaux fariĝis la ĉefa konkurencanto de Alba Longo kaj inter ambaŭ urboj eksplodis milito, en kiu kontraŭ Romia reĝo Tullus Hostilius estris Alba Longon Gaius Cluilius kaj post lia morto diktatoro Mettius Fufetius. Romianoj fine venkis, loĝantojn de Alba Longo devigis transloĝiĝi sur monteton Caelius kaj faris el ili  civitanojn de Romo, dum male en Alba Longon transloĝiĝis Romianoj. Danke al tio Romo fariĝis sekvanto de Alba Longo fronte de Latina Ligo.

El Alba Longo derivis sian originon Julio Cezaro. Dum Romiaj tempoj la loko estis eksterurba somerrestadejo, imperiestro Septimius Severus ĉi tie konstruigis signifoplenan fortikajxon Castra Albanan.

Listo de la reĝoj de urbo Alba Longa laŭ Tito Livio

  • Aineo
  • Askanio
  • Silvius Postumus
  • Aeneas Silvius
  • Latinus Silvius
  • Alba
  • Atys
  • Kapys
  • Kapetus
  • Tiberinus
  • Agrippa
  • Romulus Silvius
  • Aventinus
  • Prokas
  • Numitor
  • Amulius (ne legitima)
  • ???
  • lasta Gaius Cluilius

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alba Longa en la ĉeĥa Vikipedio.