La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:06, 8 sep. 2006

Dosiero:Hitchhiker's Guide (book cover).jpg
La kovrilo de la unua novelo en libroserio de la Gvidlibro printita en la malfruaj 1990-aj jaroj. La kovrilo enhavas en si la enigmon 42 elpensitan de Douglas Adams.

La petveturista gvidlibro pri la Galaksio, angle The Hitchhiker's Guide to the Galaxy, estas la plej konata verko de la angla verkisto Douglas Adams. Temas pri sciencfikcia verko. Kelkajn ecojn la verkisto tiom absurdigis, ke ekestis tute specifa komiko, kiu montriĝis tre sukcesa. Plej konata ŝerco – temo trairanta la tutan libroserion – estas serĉado de la respondo pri la vivo, la universo kaj ĉio kaj de la respektiva demando. Plej grava objekto en la verko estas mantuko, pro kio oni nuntempe festas ĉiujare rememore al Douglas Adams la mantukan tagon.

Douglas Adams verkis la historion unue, en 1978, kiel radiodraman serion por BBC. Poste li pluevoluigis ĝin kaj faris roman-serion, kies kvin partoj aperis en 1979 ĝis 1992. Krome en 1981 produktiĝis – same por BBC – televida serio. En 1984 oni kreis komputilan ludon pri la historio. Ekzistas ankaŭ komiksa adapto de la libroj en tri serioj de DC Comics, ekde 1993 ĝis 1996. Ekde aprilo 2005 rigardeblas holivuda filmo pri la Gvidlibro en la kinejoj.

Oni ne scias pri ekzisto de esperantlingva traduko de la libro - en la reto alireblas nure traduko de la enkonduko de la unua libro.

Eksteraj ligiloj