Aksonometria perspektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aksonometria perspektivo: proporcio de mezuroj.

La aksonometria perspektivo estas sistemo de bilda reprezentado nome perspektivo, konsista en montrado de geometriaj elementoj aŭ volumenoj sur ebeno, pere de projekcio ĉu paralela aŭ cilindra, referencita al tri ortogonaj aksoj, tiele ke ili konservu siajn proporciojn en ĉiu el la tri direktoj de la spaco: nome alto, larĝo kaj longo.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Perspektiva sistemo konsistanta reprezenti figurojn laŭ tri aksoj, kies skalo estas difinita; la termino devenus el grekaj axon kaj metron (akso, mezuro) kaj el la sekva latina absis, absidis.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 8.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yve-Alain Bois, "Metamorphosis of Axonometry," Daidalos, no. 1 (1981), pp. 41–58

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]