Ben Gage
Ben Gage | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1914 en Ĉikago | |
Morto | 28-an de aprilo 1978 (63-jaraĝa) | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Esther Williams vd | |
Profesio | ||
Okupo | kantisto • aktoro • televida aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ben GAGE (29an de oktobro 1914 - 28an de aprilo 1978) estis usonana kantisto kaj anoncisto de radio, voĉatoro, kaj aktoro de televido aktiva de 1937 al 1975. Naskita en Chicago, Illinois, li estis edziĝinta al Esther Williams.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Li debutis en radio NBC en 1937, li estis kantisto kaj anoncisto de radioprogramoj Olsen and Johnson, Blue Network Varieties, Remember This Song?, Bob Hope Show ktp. En 1942 li komencis kiel kantisto por kinfilmoj per My Gal Sal, Song of the Islands kaj Coney Island.
Dum Dua Mondmilito li estis serĝento ĉe United States Army Air Forces [aerforto de usona armeo] kiel kantisto de propagandaj radioprogramoj.
Post mondmilito, li daŭris kantadon por la filmoj State Fair, Centennial Summer kaj Three Little Girls in Blue.
Lia komenco kiel kinaktoro estis en Dangerous When Wet en 1953. En televido li komencis per Our Miss Brooks en 1954. Li estis produktoro de televidaĵo The Esther Williams Aqua Spectacle (1956) kaj aperis ankaŭ en kelkaj televidaĵoj kaj en kinfilmo The Big Operator (1959).
Dum 1960-aj jaroj li partoprenis televidseriojn kiel Maverick, Batman, Bonanza kaj Star Trek.
En 1970-a jardeko Gage laboris ĉe televidaĵoj McCoy, Coonskin, Police Woman kaj Police Story.
Privata vivo[redakti | redakti fonton]
En sia membiografio, Esther Williams portretis Gage kiel alkoholula parazito kiu elspezaĉis 10 milionojn da usonaj dolaroj el ŝiaj enspezoj. Gage kaj Williams separiĝis en 1952,[1] kaj divorcis en aprilo 1959.[2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Wayne 2003, p. 382.
- ↑ "Esther Williams Wins Divorce From Ben Gage", 9a de aprilo, 1958, Los Angeles Times Arkivigite je 2012-11-05 per la retarkivo Wayback Machine.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Wayne, Jane Ellen (2003). The Golden Girls of MGM: Greta Garbo, Joan Crawford, Lana Turner, Judy Garland, Ava Gardner, Grace Kelly, and Others[rompita ligilo] (unua eld.). New York: Carroll & Graf Publishers. ISBN 978-0-7867-1303-5. OCLC 54010001. Alirita la 30an de julio, 2010.