Komárov (Opava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komárov
Komárov
germane Komorau, pole Komarów
vilaĝo
Kapelo en strato Dlouhá
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Komárov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravia enklavoj
Parto de Opava
Montaro Opava montetaro
Parto Komárovské Chaloupky
Riveroj Opava, Moravice
Situo Komárov
 - koordinatoj 49° 54′ 52″ N 17° 58′ 08″ O / 49.91444 °N, 17.96889 °O / 49.91444; 17.96889 (mapo)
Areo 7,69 km² (769 ha)
Loĝantaro 1 323 (2021)
Denseco 172,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 70
Situo de enkadre de Ĉeĥio
Situo de enkadre de Ĉeĥio
Situo de enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Vikimedia Komunejo: Komárov (Opava)
Portalo pri Ĉeĥio

Komárov (germane Komorau, pole Komarów) estas urba parto, katastra teritorio kaj samtempe mem-administra parto de statuta urbo Opava en Ĉeĥio, teritorie identa kun la katastra teritorio Komárov u Opavy. La mem-administra urba parto Komárov estas kreata de la ĉefa parto de la registra parto Komárov. Vivas ĉi tie 1 323 loĝantoj (2021). La dua, malpli granda parto, baza sidej-unuo Komárovské Chaloupky, estas alligita al mem-administra urba parto Podvihov. Komárov etendiĝas sudoriente de la centro de urbo Opava, sur la dekstra bordo de rivero Opava, kie estas ankaŭ kunfluejo kun rivero Moravice.

Krom la propra Komárov la konstruareo estas ankoraŭ de Kravařov, kiu en pasinteco apartenis al najbara katastra teritorio de Suché Lazce. Sed nuntempe la konstruareo de Komárov kaj Kravařov kreas fakte unuecan urbanisman tutaĵon. Statistike la teritorio de la urba parto Komárov membriĝas en bazajn sidej-unuojn Komárov I, Komárov II, Kravařov, Kylešovická osada, Podhoří.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas el la jaro 1350.

La teritorio de la urba parto situas sur ambaŭ flankoj de la historia limo de propra Ĉeĥa Silezio kaj Moraviaj enklavoj en Silezio.

Ĝis la jaro 1970 Komárov estis memstara municipo, poste al la 1-a de februaro 1970 alligita al Opava kiel ties parto de urbo. Al la sama jaro estis al Opava alligita ankaŭ la najbara Kravařov. Al la 1-a de januaro 1980 poste Kravařov perdis statuson de parto de municipo kaj ĝi fariĝis plena konsisto de Komárov.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869795
1880684
1890838
1900890
19101 092
19211 159
JaroLoĝantoj
19301 316
19501 022
19611 066
19701 149
19801 362
19911 332
JaroLoĝantoj
20011 381
20111 391
20211 323