Nova Teatro (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nova Teatro origine hungare Új Színház estas malgranda teatrejo en Budapeŝto, en proksimeco de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Pli frue 4 teatraj trupoj portis tiu ĉi nomon, sed ili funkciis en aliaj lokoj.

Fasado de Nova Teatro

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1903 Lajos Szalkai establis teatron, sed ne en tiu loko. La vera teatra historio komenciĝis en 1924 fare de Tamás Emőd (poeto). Inter 1937-1944 la teatrejo estis filio de Teatro Magyar. Post la 2-a mondmilito Zoltán Várkonyi fondis novan teatran trupon. Dum la socialismo plej ofte junularaj teatroj funkciis, aŭ aliaj, kiuj ofte ŝanĝiĝis (ekzemple Teatro Művész). En 1994 en tiu ĉi loko Gábor Székely (reĝisoro) fondis novan teatron, sed post trijara funkcio evidentiĝis, ke la teatro ne plenumis la finacan taskon. En 1998 István Márta estis nomumita la pli nova teatrestro, kiu 13 jarojn gvidis la teatron. La aktuala teatrestro estas György Dörner.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis konstruita en 1909. Komence ĝi estis amuzejo, kabaredo. En 1921 signifa trakonstruo okazis por iĝi teatra scenejo. En 1991 oni kreis ankaŭ apartan scenejeton.

La teatrejo havas 330 sidlokojn.

Elektitaj aktoroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj teatrestroj[redakti | redakti fonton]

Pli gravaj teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]