Gábor Székely (reĝisoro)
Gábor Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1944 (80-jaraĝa) en Jászberény |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1968) |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro teatra reĝisoro |
Gábor Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Gábor estas hungara reĝisoro, altlerneja instruisto, teatrestro.
Gábor Székely [1] naskiĝis la 26-an de majo 1944 en Jászberény.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Székely akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1968, poste li reĝisoriĝis en Teatro Szigligeti (Szolnok). Li estis en la teatro ĉefreĝisoro inter 1971–1978, teatrestro inter 1972-1978. Depost multe da sukcesoj li ricevis la ĉefreĝisoran postenon en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed li ne estis kontenta pri la provizora loko de la teatro, tial li establis novan teatron. Li estis tie teatrestro inter 1982–1989, li donis novan vizaĝon kaj strategion al la teatro. Inter 1994 kaj 1998 li faris similan: li estis teatrestro de Nova Teatro (Budapeŝto). Jam pli frue li ekinstruis en 1973 en la menciita altlernejo. Post longaj jaroj li estis ties rektoro inter 2001–2006. Li ricevis reĝisorajn taskojn ankaŭ eksterlande (Prago, Novi Sad, Helsinko, Stuttgart). Li ricevis diversajn premiojn ekde 1974, premion Kossuth en 1988. Lia edzino naskis 3 gefilojn.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- István Örkény:
- Tóték
- Macskajáték
- William Shakespeare:
- Timono de Ateno
- Trojlo kaj Kresida (1980)
- Kiel plaĉas al vi (1983)
- Koriolano
- Molière:
- La mizantropo (1988)
- Don Juan (1995)
- Catullus (1987)