Lajos Szalkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Szalkai
Lajos Szalkai
Lajos Szalkai
Persona informo
Naskonomo Propper Lajos
Naskiĝo 18-an de marto 1862 (1862-03-18)
en Ópályi
Morto 21-an de junio 1930 (1930-06-21) (68-jaraĝa)
en Erzsébetváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Lajos Szalkai [lajoŝ salkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalkai Lajos estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Propper, lia familia nomvarianto estis Szalkay.

Lajos Szalkai[1][2] naskiĝis la 18-an de marto 1862 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1863) en Ópályi, li mortis la 21-an de junio 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szalkai devenis el juda familio. Li komencis sian aktoran karieron en koruso de teatro de Kolozsvár en 1883. Li apartenis al provincaj teatraj kompanioj ekzemple de Béla Tóth (1884), Vince Nagy (1886), Károly Somogyi (1889). En 1893 li establis propran teatran trupon kaj ĝis 1903 li aranĝis spektaklojn province, poste li malfermis en Budapeŝto la Novan Teatron. Ekde 1905 li denove estis teatrestro province ĝis la emeritiĝo en 1919. Intertempe li havis rolojn ankaŭ en mutaj filmoj. Li edziĝis en 1898, poste filino naskiĝis.

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A szerencse fia (1916) – Szűcs (libroeldonisto)
  • Tatárjárás (1917) – Lohonyay (generalo)
  • Az iglói diákok (1918) – Janó Odrobina (drinkejisto)
  • A dada (1919) – Frigyes
  • Szép Ilonka (1920) – servisto de Peterdy
  • Ha megfujják a trombitát (1921) – Gyúró Brobolya
  • Pesti csibészek Párizsban (1924) – Szepi

Elektitaj membroj de teatra kompanio de Lajos Szalkai[redakti | redakti fonton]

Jenő Halmi (1877), Margit Kornai, Gusztáv Szepesi, Béla Timár.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]