Károly Somogyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SOMOGYI Károly [pr. ŝomodji] estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro naskiĝinta en Pusztakovácsi la 11-an de oktobro 1845 kaj mortinta en Nagyvárad la 6-an de marto 1908.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Somogyi debutis en januaro de 1865 en trupo de József Hetényi. Ekde 1872 li jam sukcese reĝisoris; ekde 1881 li ĉefreĝisoris, ekde 1886 estris ĝis 1892 la teatran distrikton Sopron-Győr, inter 1892 kaj 1895 la Teatron de Szeged, poste ekde vintro de 1895 ĝis 1899 la novan teatron de Pécs, ekde vintro de 1900 ĝi sia pensiĝo en 1907 li direktis la teatran distrikton Nagyvárad-Gyula. Lia edzino estis aktorino Júlia Nagy (1850– 10-a de majo 1919).

Elektitaj trupanoj[redakti | redakti fonton]

Endre Boross, László Csiky, Jenő Halmi (1877), István Kozma (operetkantisto), Endre Gyula Latabár, Lajos Szalkai, Ferenc Szende, Vilmos Szilágyi, Miklós Tihanyi (pli juna).

Fontoj[redakti | redakti fonton]