Ferenc Szende
Ferenc Szende | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Studer Ferenc Béla |
Naskiĝo | la 5-an de aprilo 1887 en Hant (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | decembro de 1955 en Bonaero (Argentino) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ferenc Szende [sende], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szende Ferenc estis hungara aktoro, operkantisto, oratorikantisto (basbaritono). Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Studer Ferenc Béla.
Ferenc Studer[1][2] (estas konataj ankaŭ aliaj datenoj) naskiĝis la 5-an de aprilo 1887 en Hant, li mortis en decembro de 1955 en Bonaero.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Szende estis edukita en Babarc, li lernis en Pécs, poste li akiris pedagogian licencon en Baja. Tamen li aktoriĝis en Szekszárd en 1903 ĉe tatra kompanio. Li ofte estis teatra pianisto. Baldaŭ li apartenis al kompanioj de Károly Somogyi kaj Béla Heves. Sen iu ajn kantlernejo li kantis en la Reĝa Operejo de Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1913–1938, pli poste li reĝisoris samloke ĝis 1944. En la sekva jaro li migris al Bonaero. Li ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo" en 1932. Li edziĝis trifoje pro divorcoj (1908, 1918, 1935).
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Don Pizarro
- Georges Bizet: Carmen (opero) — Escarnillo
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Cilley
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — Mephisto
- Pietro Mascagni: Cavalleria rusticana — Alfio
- Giacomo Meyerbeer: L’Étoile du Nord — Petro la Granda
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Leporello
- La geedziĝo de Figaro — titolrolo
- Giacomo Puccini:
- Ede Poldini: Farsangi lakodalom — Zoltán
- Camille Saint-Saëns: Ŝimŝono kaj Dalila — ĉefpastro
- Giuseppe Verdi:
- Aida — Amonasro
- La traviata — Germont
- Richard Wagner:
- Tristano kaj Izoldo — Kurwerial
- Lohengrin — reĝo
- Die Meistersinger von Nürnberg — Hans Sachs
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio