Pleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pleto kun bierreklamo
Plasta pleto

Pleto estas plata ilo. Ĝi konsistas kutime el plato ĉirkaŭita de pli alta rando. Oni kutime uzas ĝin por alporti telerojn, pladojn, glasojn, tasojn dum manĝo. Pro tio, ĉefe grandaj pletoj ofte havas tenilojn ĉe la rando.

La altigita rando malhelpas forgliton de portataj aĵoj kaj forfluon de elverŝitaj likvaĵoj.

Pletoj estas faritaj el ligno, metalo, plasto aŭ ofte el lakita kartono.