Projekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Projekto, kiel difinita en la fako de projekt-administrado, konsistas el provizora klopodo plenumita por estigi unikan produkton, servon aŭ rezulton.[1]

Pli ĝenerale, la angla vortaro Oxford sugestas tion, ke komercaj kaj sciencaj projektoj okupiĝas pri "kunlabora entrepreno, ofte kun esploro aŭ desegnado, kio estas zorgeme planita por atingi iun specifan celon".[2]

PRINCE2 difinas projekton "kiel administradan medion, kio estas kreita por la celo de liverado de unu aŭ pli da komercaj produktoj laŭ specifa komerca okazo" [3]

Ene de privataj lernejoj, kiel en Usono, projekto estas (hejm)tasko donita al studento, kio ĝenerale bezonas pli multan penon ol normalaj hejmtaskoj donitaj. Projektoj povas varii ekde simplaj skribaj projektoj ĝis ellaboritaj kaj bone strukturitaj, kiel scienc-foiraj projektoj.

Laŭ Francisko Azorín projekto estas Detala dokumentaro priskribinta konstruotaĵon.[4] Li indikas etimologion el la latina projectus, el projectare (ekĵeti). Kaj li aldonas la terminojn projekcii, por fari projekton; projekciisto kaj antaŭprojekto.[5]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Laŭ la A Guide to the Project Management Body of Knowledge (PMBOK Guide), Tria eldono, Project Management Institute)
  2. vortaro Oxford
  3. (http://www.apmgroup.co.uk/PRINCE2 Arkivigite je 2020-03-13 per la retarkivo Wayback Machine - APM Group - PRINCE2)
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 173.
  5. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Terminareto de projektmastrumado