Pruto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pruto
La mapo de rivero
La mapo de rivero
rivero
Bazaj informoj
Longeco 953 km
Akvokolekta areo 27 500 km²
Fluo
Enfluejo Danubo
Geografio
Alfluantoj Ĉeremoŝ
Map
Kategorio:Riveroj en Ukrainio
vdr

Pruto (rumane Prut; ukraine Прут) estas rivero longa 953 km, kiu fontas en Ukrainio, en la regiono Ivano-Frankivsk, en la Nordorientaj Karpatoj, proksime al Hoverla. Ĝi trafluas Rumanion kaj Moldavion kaj alfluas Danubon.

Ĝi estis konata en la antikvo kiel Pyretus kaj Porata. Inter 1918 kaj 1940 ĝi fluis preskaŭ tute en Rumanio. Nuntempe 711 km longa parto formas limon inter Rumanio kaj Moldavio.

La akvokolekta aero estas 27 500 km², el kiu 10 990 km² troviĝas en Rumanio. La plej granda apudborda urbo estas la ukraina Ĉernivco (rumane: Cernăuţi). La rivero alfluas Danubon inter la rumana urbo Galaţi kaj la ukraina urbo Reni.