Rollo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rollo
vikingestro
Persona informo
Rollo
Naskiĝo 9-a jarcento
en Norvegio
Morto eble en 932
en Normandio
Tombo Katedralo Nia-Damo de Rueno vd
Religio nord-ĝermana religiokatolikismo vd
Familio
Dinastio Domo de Normandio vd
Patro Rǫgnvaldr Eysteinsson vd
Patrino Hildr Hrólfsdóttir vd
Gefratoj Hallað Rǫgnvaldsson • Þórir þegjandi Rǫgnvaldsson • Torf-Einarr vd
Edz(in)o Poppa of Bayeux • Gisela of France vd
Infanoj Vilhelmo la 1-a • Gerloc • unknown (?) • Robert of Corbeil • Crespina de Normandie • Gerletta de Normandie • Kathlin de Normandie vd
Profesio
Okupo soldulo vd
Jarlo de la normanoj
Dum 911-927
Antaŭulo
Sekvanto Vilhelmo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

RolloRollo, la migranto estis la franc-latina nomo de Hrolf Ganger (en Skandinavio ankaŭ Gånge Rolf), kiu naskiĝis inter 840 kaj 845[1] en Norvegio kaj mortis eble en 932[2]). Li estis la vikingo, kiu gvidis en 911 unu el la lastaj grandaj atakoj en Francio. Oni rakontas ke la kromnomo migranto, estiĝis ĉar nenia ĉevalo kapablis porti lian 2 metrojn altan kaj pli ol cent kvardek kilogramojn pezan korpon, kaj tial li devis piediri la tutan vojon de Skandinavio ĝis Francio. Sed ĉi tie temas certe pri troigo.

Oni ne certas pri la dato de la morto. Laŭ la fontoj ĝi okazis plej frue en 927 kaj plej malfrue en 933. Ankaŭ pri la mortloko oni ne certas, sed temas verŝajne pri RouenEu.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ruinoj de lia norvega kastelo situas en la suda ĉirkaŭo de Ålesund.

Ekzilita el Norvegio en 874, li estris grupon de vikingoj, ĉefe danaj kaj norvegaj, kaj atakis marbordajn vilaĝojn de la Norda Maro kaj de la Maniko. Li establiĝis dum kelka tempo ĉe la marenfluejo de la Sejno en 896 plurfoje almonteniris la riveron, konkeris Rouen kaj minacis Parizon, kiun li sieĝis vane en 910.

En 911, post la sieĝo de Chartres, la karolida reĝo Karlo la 3-a, la simpla, cedis al li per la traktato de Saint-Clair-sur-Epte, parton de la Neŭstrio, kun la graflando de Rouen, bazo de la estonta duklando Normandio. Kompense Rollo malhelpis aliajn vikingojn ataki Neŭstrion. Li baptiĝis en 912 en la katedralo de Rouen sub la nomo Roberto, laŭ la nomo de Roberto, duko de la frankoj (praulo de la estontaj kapetidoj) lia baptopatro.

Post la bapto, Rollo edziĝis al la filino de Karlo la 3-a, Giselle, princino karolida, kiu tiam estis nur 4-jara.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte konsideras lin, erare, la 1-a duko de Normandio kaj fondinto de la duklando de Normandio, sed li neniam portis la titolon "duko de Normandio", nur tiun de "jarlo de la normanoj", la skandinava ekvivalento de grafo, kaj la titolon de grafo de Rouen.

Rollo estas prapatro de la Domo de Normandio, la dinastio de la normanaj grafoj kaj dukoj de Normandio ekde la komenco de la 10-a jarcento, kaj reĝoj de Anglio de 1066 (Vilhelmo la Konkeranto) ĝis 1135.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La intervikiaj naskiĝdatoj varias de 840 (hispana), 845 (franca, itala), 855 (sveda kaj finna), 860 (germana, angla, norvega, pola kaj rusa) kaj 865 (dana).
  2. Same pri la mortodato la naciaj vikipedioj varias: inter 927 kaj 933 en la franca, 931 ĝis 932 en la germana, 932 en la dana, angla, finna, nederlanda, norvega, pola, rusa kaj sveda kaj 932 ĝis 933 en la itala. Sen kono de la korespondaj fontoj, do ne eblas indiki la ekzaktajn naskiĝdaton kaj mortodaton de Rollo.