Romanco (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En muziko, romancoj estas muzikigoj de romantikaj komponaĵoj por kanto kaj piano, ordinare sub formo de strofoj. Laŭ dua muzika senco, temas pri muzikaĵo por instrumento, en la stilo de romanco por kanto kaj piano.[1] Aparte de tio, ekzistas hispana poezistilo nomata romanco.

Aparte la muzika stilo furoris en Rusio de la 19-a jarcento, kie interalie multaj el la poemoj de Aleksej Pleŝĉejev estis muzikigitaj, fare de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Sergej Raĥmaninov kaj ankaŭ de malpli konataj komponistoj, kaj iĝis popularaj rusaj romancoj.[2]

Ne konfuzu la terminon kun la konceptoj romantika kaj romantikismo[redakti | redakti fonton]

La nocio "romantika" priskribas ĝenerale konduton aŭ agordon aŭ situacion sub gvido de sentoj kaj fantazio. La respektivan movadon en beletro kaj artoj oni nomas romantikismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]