Rudolf Kasztori
Rudolf Kasztori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1935 (88-jaraĝa) en Karlovac |
Lingvoj | kroata • hungara |
Ŝtataneco | Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Serbio |
Alma mater | Universitato de Novi Sad |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero-agronomo |
Rudolf Kasztori [kastori], aŭ Rudolf Kastori, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kasztori Rudolf estas hungara-jugoslaviana-serba inĝeniero, agronomo, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1998).
Rudolf Kasztori [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1935 en Karlovac.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Rudolf Kasztori frekventis universitaton en Novi Sad inter 1954-1958. Post 2 jaroj li jam instruis samloke en la universitato, sed ekde 1960 li ankaŭ laboris en agrara instituto. En 1963 li doktoriĝis. Inter 1979-1983 li estis katedrestro. Li okupiĝis precipe pri nutrosubstancoj de la kreskaĵoj kaj li longe partoprenis en redaktoj de Arhiv za poljoprivredne nauke, Acta Agriculturae Serbica kaj Bilten Jugoslovenskog društva za fiziologiju biljaka. Li ricevis jugoslaviajn-serbajn premiojn kaj diversnaciajn memormedalojn.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Magélettan (1983), serbe Fiziologija semena (1984)
- Nélkülözhetetlen nyomelemek – élettani szerepük és jelentőségük a növénytermesztésben (1990), serbe Neophodni mikroelementi
- Növényélettan: Kompendium (2000)