Sankta Aŭgusteno (or-kulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Aŭgusteno (or-kulturo)
civilizaciomateria kulturo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Or-kulturo de Sankta Aŭgusteno estas unu el la indiĝenaj or-kulturoj de Kolombio.

La regiono de Sankta Aŭgusteno en Kolombio situas en la t.n. Kolombia Montmasivaĵo, (hispanlingve: "Macizo Colombiano"), kie la monto-ĉeno Andoj disiĝas en du branĉojn, kaj ankaŭ kie naskiĝas la riveroj Kaŭko kaj Magdaleno.

La loko estas pli fama pro siaj homoidaj skulptaĵoj (Vidu →) faritaj, el vulkana magmo, de kulturo malaperinta jam ok jarcentojn antaŭ la alveno de la hispanaj konkeristoj.

Ekde pli ol du mil jarojn antaŭ la nuntempo, nomadantaj terkulturistoj disvastiĝis tra tiea areo de 500 kvadratkilometroj. Terasoj kaj kanaloj de ilia terkulturisma vivo alternas kun artefaritaj montetoj, kiuj kovras iliajn monumentajn tombejojn "garditajn" de skulptaĵoj.

La gravulojn ili entombigis akompanitajn de oferaĵoj el argilo (ceramikaĵoj) kaj el oro, en mita etoso imagita kun: Estaĵoj havantaj buŝojn de jaguaro kaj agreseman mienon, gardistoj kun armiloj, rabobirdoj, serpentoj kaj aliaj bestoj.

La figuro de Kajmano-Homo respondas al ŝamano, religia gvidanto, kiu – laŭ ilia kredo – havas la kapablon aliformiĝi en felisulon por konservi ekvilibron inter kontraŭaj fortoj de la kosmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]