Sipajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sipajoj en gravuraĵo de Frederic Shoberl de la libro "La mondo en miniaturo:Indostanio", Londono,R. Ackerman,jardeko de 1820

Sipajo (turke, Spahi, laŭlitere, Sepahi, aŭ Spakh kaj en aliaj eŭropaj lingvoj, "Sipahi" aŭ "espahí") estis membro de roto elita kavalerio inkludita ene de la Ses Divizioj de Kavalerio de la Otomana Imperio. La nomo devenas de la سپاهی perslingva Sepâhi kio signifas "soldato" kaj kio normale devenis de la Magrebo. La statuso de la sipajoj similis al tiu de la mezepokaj eŭropaj kavaliroj. La sipajo estis titulara de feŭdo (timar) donacita rekte de la Otomana Sultano, kaj rajtis je ĉiu enspezo de la feŭdo ŝanĝe de sia servo kiel militisto.

Poste, en la Brita Imperio, oni konis kiel Sipajo (kion angloj skribis ankaŭ kiel "sepoy") indiĝenon de Barato rekrutita kiel soldato serve de la eŭropa povo, normale de Britio, sed ankaŭ oni ampleksigis ties uzadon al la koloniaj armeoj de Francio kaj Portugalio.

Pli specife, estis la termino uzita en la britia armeo de Barato por la rango de rekrutulo (aŭ simpla soldato) de la infanterio.

La samranga ekvivalaĵo en la britia kavalerio oni nomis "soŭar".

Ĉar temas pri kolonia armeroto, en kelkaj landoj kie okazas naciisma problemaro, oni uzas tiun terminon por aludi la supozatajn okupaciantajn trupojn aŭ policojn, kiel en Eŭskio, rilate la polico de Hispanio aŭ en aliaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]