Triuma sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Triuma sistemo estas pozicia nombrosistemo, kies bazo estas 3. La sistemo havas nur 3 signojn por skribi nombrojn, nome: 0 kaj 1 kaj 2. Sistemo ne estas ofte uzata.

La nombro 3 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unuo de sekva grado estas 3-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unuoj de la triuma sistemo sin prezentas kiel vico de nombroj: 1, 3, 9, 27, 81, …, 3n, …

Krom varianto kun ĉiuj pozitivaj ciferoj 0, 1 kaj 2 ekzistas alia prezento de la triuma sistemo: ekvilibra triuma sistemo, kie uziĝas ciferoj -1, 0 kaj 1.

Konvertado el dekuma al triuma sistemo[redakti | redakti fonton]

Por ŝanĝi dekuman nombron (kaj ĉiu sistemo, kies bazo estas pli granda ol 3) en triuma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 3 kaj skribas ricevitajn restojn 0 kaj 1 aŭ 2 en ordo de la lasta ĝis la unua.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

43 = 14 · 3 + 1
14 = 4 · 3 + 2
4 = 1 · 3 + 1
1 = 0 · 3 + 1

Tiamaniere, la triuma skribo de la nombro 43 estas: 1 2113

Konvertado el triuma al dekuma sistemo[redakti | redakti fonton]

Por ŝanĝi el triuma sistemo, ĉiu cifero de nombro devus multipliki per 3 potencigite per numero de pozicio en nombro.

Kalkulado per triumaj nombroj[redakti | redakti fonton]

Adiciado:
  12021
+   212
---------
  20010
Multiplikado:

Tabelo de multiplikado estas montrita sube:

* 0 1 2
0 0 0 0
1 0 1 2
2 0 2 11

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]