Specifa lingva perturbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La specifika lingva perturbo (angle Specific Language Impairment, SLI) estas hereda perturbo de lingvo, kiu ne ekigas per aŭdmalkapablo aŭ per intelekta malkapablo. Ĝi estas ankaŭ maldependa de la sociala stato aŭ de neŭraj perturboj. Ĝi okazas nur lingvan perturbon; la uloj ne povas lerni la lingvon ĝuste.

Troviĝebleco[redakti | redakti fonton]

Ĝi oftas en iuj familioj. Se unu ĝemelo havas la perturbon, la probableco, ke alia ĝemelo havas ĝin, estas 80% se ili estas el la sama ovo, kaj 35%, se ili estas el malsama ovo. Laŭ ekzamenoj ĝi herediĝas aŭtosomale monogene, estas dominanta, sed du aŭ trifoje pli knaboj havas ĝin, ol knabinoj. En Hungario ĝia ofteco estas 1:1000, kaj en Usono ĝia ofteco estas 3,5–7%.

Oni faris la plej pli grandan ekzamenon en angla familio kun kvar generacio, kaj ĝia duono havas la perturbon. Tiu familio estas konita en la nomo de K. E. La specifika lingva perturbo ne estas homogena, la lingvaj kaj kognitivaj deficitoj estas individualaj.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

La infanoj kun la perturbo diras iliaj unuaj vortoj kun tri jara malfruo, kaj ilia vortostoko estas pli malgranda ol vortostokoj de aliaj samjaraj infanoj. Ili havas la plej pli grandan problemon kun la verboj: ili uzas pli malmultan verbojn, kaj la plej pli oftaj ofte anstataŭas la aliajn. Ankaŭ la konitajn vortojn rememorigas ili pli malfacile.

Oni ekzamenis la perturbon pleje en anglalingvaj subjektoj. Ili mankas la -s en la singulara formo, kaj la -ed en la estinta tempo. Ankaŭ malaperas artikoloj kaj helpverboj. La pasivo estas uzita kun mankoj. La hungara lingvo havas tre grandan sistemon de sufiksoj; la hungarlingvaj subjektoj ofte ne uzas, aŭ malkorekte uzas sufiksojn, aŭ uzas nur la plej oftajn sufiksojn, ekzemple la sufikson de objekto. Poste la perturbo aperis ankaŭ en la skribo kaj la legado.

Ili havas ankaŭ aliajn problemojn en la komunikado, kaj povas havi gravajn problemojn kun sintenado.

En la ekzameno de lingvo[redakti | redakti fonton]

Oni povus provi la modulecon de lingvo, se li povus trovi grupon kun la specifika lingva perturbo, sed sen nelingvaj perturboj. En la familio de K. E. oni trovis unu mutadon en geno, kiu regas la nervojn kaj muskolojn de la vango kaj makzelo. Tiu geno estas tre simila en simioj kaj en homo; do oni povus malfacile atribui al ĝi gravecon en la evolvigado de lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Benasich, A. A. – Tallal, P. 2002. Infant discrimination of rapid audotitory cues predicts later language impairment. Behavioural Brain Research. Vol. 136, Issue 1, 17. p. 31 – 49.
  • Pléh Csaba. 2001. A nyelvi fejlődés elmaradásának elméletei és a magyar gyermeknyelvi fejlődés. Gyógypedagógiai Szemle, Különszám, 1, 12-36.
  • Van der Lely, H. K. J. 1999. Learning from Grammatical SLI: Response to J. B. Tomblin and J. Pandich. Trends in Cognitive Sciences Vol 8, 1 286-288.
  • Van der Lely, H. K. J. – Christian, V. 2000. Lexical word formation in children with grammatical SLI: a grammar – specific versus an input – processing deficit? Cognition, Vol. 75, Issue 14. 33-63.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Specifikus nyelvi zavar en la hungara Vikipedio.