Spermotubeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spermotubetoj
Sekcio de spermotubeto
Sekcio de spermotubeto
Sekcio de spermotubeto
klaso de anatomia unuo
latine Tubulī sēminiferī
sistemo reprodukta sistemo
vdr

En anatomio, la spermotubetoj[1] (latine tubulī sēminiferī) estas tuboj en la testikoj, ĉe kiu mejozo kaj spermatogenezo okazas.

Loko kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Strukturo de epitelio de spermotubeto. ② spermatogonioj, ③ primaraj spermatocitoj, ④ sekundaraj spermatocitoj, ⑤ spermatido, ⑥ spermatozooj, ⑦ ĉelo de Sertoli

La spermotubetoj troviĝas en la testikoj. La epitelio de la spermotubeto konsistas el la t.n. ĉeloj de Sertoli, kiuj estas altaj, kolonecaj ĉeloj. Inter kaj sur la ĉeloj de Sertoli ĉeestas tiuj ĉeloj, kiuj fariĝos spermatozooj — nome, spermatogonioj, spermatocitoj, kaj spermatidoj.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spermatogenezo.

La ĉeffunkcio de la spermotubetoj estas spermatogenezo, la procezo de produktado de spermatozooj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉeloj de Sertoli estis malkovritaj de itala fiziologo Enrico Sertoli en 1865.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]