Spickukbuleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spickukbuletoj

Spickukbuleto estas dolĉaĵo ofte manĝata dum la festo de Sankta Nikolao en Nederlando. Ĝi estas farita el sekalfaruno miksita kun iom da anizo. Spickukbuletoj estas farataj el la sama faruno kiel spickukoj.

Estas kutimo ke la helpanto de Sankta Nikolao disĵetas la buletojn tra la ĉambro kaj la infanoj kolektas ilin por formanĝi tuj aŭ pliposte.

Pro higiena kaŭzo nuntempe li ofte donas la buletojn en la mano de la infano.