Splisado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En genetiko, spliso estas ŝanĝo de geninformoj per eltranĉo kaj rekonekto de sinsekvaj genpartoj. Ĉe la superaj organismoj (eŭkariotoj), la genoj kiuj kodas proteinojn konsistas el sinsekvo de alternataj ekzonoj kaj intronoj. Ekz: Ekzono1-Introno1-Ekzono 2-Introno2-Ekzono3.

Dum la transskribado, antaŭ-RNA estas sintezata kaj splisota por estigi maturan mRNAn. La splisado konsistas el eltranĉado de la ekzonoj kaj el kunigado de ekstremaĵoj de ekzonoj. La tiel havigitaj ekzonoj ebligos al matura mRNA esti tradukata en proteinon.

Alternativa splisado[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje, povas okazi, ke la splisosomo konsideras, ke unu ekzono estu eltranĉata kune kun introno. Fakte, la splisosomo rikonas la splisosignalojn, kiuj estas pli aŭ malpli fortaj. Tio implicas, ke la splisosomo ilin rikonas pli-malpli bone. La malfortaj signaloj estas nomataj « splisigaj signaloj » (alternativaj splisosignaloj). Ili ebligas la splisadon de antaŭ-RNA al pluraj maturaj mRNA. Male, la fortaj signaloj estas nomataj « konsistigaj signaloj », ĉar ili ordonas ke ekzono konsistigu la post-splisadan RNA.

Alternativa spliso de geno

Tiel, unu geno povas kodi plurajn proteinojn. La alternativa splisado ludas tre gravan rolon en ĉel-disvolviĝo, hist-organizado kaj eĉ individuo-disvolviĝo. Hodiaŭ, estas agnoskate ke 60% de la genoj de homoj suferas alternativan splisadon. Tiu fenomeno klarigas la surprizon de esploristoj, kiuj post la analizado de la homa genomo kalkulis, ke tiu ĉi nur enhavas inter 25 000 kaj 30 000 genojn. La dogmo « al 1 geno, 1 proteino » ja ne plu validas.

En ekstremaj kazoj, la alternativa splisado ebligas al ununura geno kodi pli da proteinoj ol la tuto de la proteinoj de la organismo. Ekzemple, la drozofila geno Dscam kiu kodas teorie ĝis 96 000 malsamajn proteinojn.