Ekzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo de RNA-splisado (anglalingve). “pre-mRNA” = pra-mRNA; “exon” = ekzono; “intron” = introno; “mature mRNA” = matura mRNA; “complete non-coding sequence” = kompleta nekoda sekvenco

En genetiko, ekzono[1] estas nukleotida sekvenco en geno, kiu enkodigas parton de la matura ribonuklea acido (RNA) farita de tiu geno, post splisado kaj forigo de la intronoj.[2] Alivorte, la ekzono estas la mala koncepto de la introno.

Biologia funkcio[redakti | redakti fonton]

La ekzono rekte enkodigas la proteinojn, kiuj funkcias en la korpo de organismo. La maniero de esprimigo de la ekzonoj estas regataj de la intronoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La termino ekzono originis kiel mallongigo de la esprimo esprimota regiono; la termino estis inventita de la Usona biokemiisto Walter Gilbert en 1978:

Citaĵo
 La nocio de la cistrono […] devas esti anstataŭigita per la nocio de transskriba unuo enhavanta regionojn, kiuj perdiĝos for de la matura mesaĝanto — kiuj, laŭ mia sugesto, nomiĝu intronoj (por intragenaj regionoj) — alterne kun regionoj esprimotaj — ekzonoj.
The notion of the cistron […] must be replaced by that of a transcription unit containing regions which will be lost from the mature messenger — which I suggest we call introns (for intragenic regions) — alternating with regions which will be expressed — exons. 
— [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzon/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Jain, Buddhi Prakash. (2017) “Exon”, Encyclopedia of Animal Cognition and Behavior (angle). Springer. doi:10.1007/978-3-319-47829-6_48-1. ISBN 978-3-319-47829-6.
  3. Gilbert, W. (1978-02). “Why genes in pieces?”, Nature (en) 271 (5645), p. 501. doi:10.1038/271501a0.