Stacidomo Waterloo
Waterloo | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | London Waterloo | ||
![]() Fasado de ĉefstacio Waterloo
| |||
Situo | |||
Lando | ![]() | ||
Loko | Londono | ||
Geografia situo | 51° 30′ 9″ N, 0° 6′ 47″ U (mapo)51.5025-0.113056Koordinatoj: 51° 30′ 9″ N, 0° 6′ 47″ U (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 19 | ||
Kajoj | 24 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1848 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Nomo de trafikanto | Network Rail | ||
Kodo UIC | 70559807 | ||
Stacio Waterloo estas unu el la gravegaj stacioj de Londono, ĉar tie kruciĝas gravaj trajn- kaj metro-linioj. Ĝi situas en la sudo de la urbokerno, ĵus sude de rivero Tamizo. La nomon ĝi ricevis laŭ la batalo de Waterloo.
Fakte Waterloo-stacio estas staciaro:
- trajnstacio - Waterloo central station
- stacio de rapidtrajnoj "Eurostar" - Waterloo International
- trajnstacio Waterloo East
- metrostacio de griza, nigra kaj bruna linioj - Waterloo
En 2005 62,388 milionoj da pasaĝeroj uzis la stacion de en-Britiaj trajnoj, kaj 68,427 milionoj da pasaĝeroj la metro-stacion.
Situo: 51° 30′ 9″ N 0° 6′ 47″ U / 51.50250 °N, 0.11306 °U (mapo)
Ĉefstacio Waterloo ("Waterloo central station")[redakti | redakti fonton]
Tiu kapostacio estis inaŭgurita la 11-an de julio 1848 de "London and South Western Railway" (L&SWR) por trajnoj al la sudokcidento de Britio. Ĝi estas prikantata de rokbando The Kinks : "Waterloo Sunset", 1967.
Internacia stacio de Eurostar ("Waterloo International")[redakti | redakti fonton]
Inter 1994 kaj 2007 trafikis la trajnoj al Belgio kaj Francio tra la Manika Tunelo. En decembro 2007 la internacia servo translokiĝis al stacidomo St Pancras por uzi novan rapidan linion por internaciaj trajnoj. La internacia stacidomo ĉe Waterloo nun estas neuzita, kvankam estas planoj uzi ĝin por lokaj trajnoj.
Waterloo East[redakti | redakti fonton]
Waterloo East estas memstara najbara stacio por trajnoj al la sudoriento de Britio kaj al Kent.
Metro-stacio[redakti | redakti fonton]
Ĉi tie trafikas metrooj de linioj "Bakerloo Line", "Jubilee Line", "Northern Line" kaj "Waterloo & City Line".
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj de Network Rail
- Horaro kaj vojaĝinformoj de National Rail
- Eniro de metrostacio Bakerloo Line, 1925[rompita ligilo]
- Metrostacidomo post rekonstruado, 1964[rompita ligilo]
- Centra stacio, 1925[rompita ligilo]