Saltu al enhavo

Stacidomo de Rădăuți

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa stacidomo en Rădăuți en aŭgusto 2010

Ĉefstacidomo de Rădăuți (rumane Gara Rădăuți) estas fervoja stacio en Rădăuți, Rumanujo, konstruite en 1889. Ĝi situas ĉe strada Gării nr. 4 kaj figuras sur la Listo de historiaj monumentoj de la Distrikto Suceava ekde 2004 (kodo SV-II-m-B-05607).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La stacidomo en februaro 1918

En 1869, la fervojlinio inter Ĉernivco kaj Suceava ekfunkciigitis fare de la kompanio Lemberg-Czernowitz-Jassy-Eisenbahngesellschaft. Kelkaj bukovinaj urboj (apud Rădăuți ekz. Siret) fervojliniare ankoraŭ neglektitis.

Por ligi tiujn grandurbojn al la ekzistanta fervojreto, pluraj privataj lokaj fervojsocietoj estis fonditaj, ekz. Bukowinaer Lokalbahnen. Tiu ĉi firmao komencis en 1888 la konstruadon de fervojsekcio disde Dornești ĝis Rădăuți. Transpontado de Suceava-rivero postulis konstruadon de lignaĵo kun longeco de 254 m.[2] Fine vagonaroj ekcirkulis inter Dornești kaj Rădăuți en la 17-a de novembro 1889.[3]

Ekzistis pluraj ideoj koncerne la lokigon de la haltejo kaj oni proponis lokojn en la nordo aŭ sudo. Finfine estis decidite konstrui la stacion inter la hospitalo kaj la tombejo. Ĉar la fervojo pasis tra la urbocentro, du pliaj pasaĝerhaltejoj aranĝeblis suritinere, Plopi kaj Gara Mică. La malĉefa stacidomo troviĝas ĉe placo Piața Unirii, proksime de la centra parko; ene estas nun lombardejo.[4]

En 1898 la fervojo venis en la manojn de la kompanio Neue Bukowinaer Lokalbahn-Gesellschaft. Post la Unua mondmilito kaj rumaniiĝo de la tuta lando la ĝin ekadministris Fervojoj rumaniaj (CFR).

En 2001 moderniglaboroj estis kompletigitaj, nome: renovigo de la fasado kaj de la internoj, modernigo de la atendoĉambro, anstataŭigo de la kaheloj sur la platformoj, de la pordoj kaj fenestroj kaj de la tegmento de la konstruaĵo.<ref> MediaSens - "Lucrări de modernizare în Gara Rădăuți", ĉe Evenimentul, 12.5.2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://patrimoniu.gov.ro/images/lmi-2015/LMI-SV.pdf
  2. Karl Prochaska: Geschichte der Eisenbahnen der österreichisch-ungarischen Monarchie. Volumo II. K.u.k. Hofbuchhandlung und Hofbuchdruckerei. Wien, 1897, p. 281
  3. Beschreibender Katalog des k.k. historischen Museums der österreichischen Eisenbahnen. Verlag des k.k. historischen Museums der österreichischen Eisenbahnen, Wien 1902, p. 425
  4. Mălina Anițoaei: "Timpuri de dantelă și catifea", ĉe "Evenimentul", 11.4.2008