Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio (hispane: Estatuto de Autonomía de Cantabria) estas la statuto aŭ regiona konstitucio enhavanta la bazajn normojn de la aŭtonoma komunumo Kantabrio (Hispanio). Ĝi indikas la aŭtonomecajn rajtojn de la Registaro de Kantabrio kaj la agadon de ties organoj. La statuto estis adoptita la 15-an de decembro 1981 de la hispana parlamento kaj iĝis valida la 1-an de februaro 1982. Poste la statuto estis reformita por ampleksi pliajn rajtojn, en 1991, 1994, 1997, 1998 kaj 2002.