Stefan Rehrl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Rehrl
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1912 (1912-12-23)
en Obertrum am See
Morto 18-an de januaro 1997 (1997-01-18) (84-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo morala teologo
vdr

Stefan REHRL (naskiĝinta la 23-an de decembro 1912 en Obertrum am See, mortinta la 18-an de januaro 1997 en Kitzbühel) estis aŭstra teologo, romkatolika pastro kaj profesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post sacerdota ordiniĝo en julio 1935 en Salcburgo li helppastris inter 1936 kaj 1938 en Mayrhofen/Distrikto Schwaz, poste ĝis 1945 en Langkampfen/Distrikto Kufstein. Post habilitiĝo en 1955 pri Johano Duns Skoto (temo: Grundlegung der Moral bei Johannes Duns Scotus) li profesoris inter 1965 kaj 1983 ĉe la fakultato pri teologio de la Salcburga universitato. Li estis ano de la refonda generacio de la altlernejo salcburga. Tiel en 1967/68 li rektoris kaj denove en 1970/71.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Problem der Demut in der profangriechischen Literatur im Vergleich zu Septuaginta und Neuem Testament. Münster 1961
  • Der Dialog in Forschung, Lehre und Leben. Inaugurationsrede gehalten am 25. Oktober 1967 an der Universität Salzburg. Salzburg 1968
  • (eldonistece) Sünde, Schuld, Erlösung. Kongress der Moraltheologen und Sozialethiker, 1971 in Salzburg. Salzburg 1973
  • (eldonistece) Christliche Verantwortung in der Welt der Gegenwart. Salzburg 1982, ISBN 3-7025-0201-7.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]