Saltu al enhavo

Stefano de Ateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefano de Ateno)
(540-680)
"Pri urinoj", verko de Stefano el Ateno, publikigita en 1540.
"Pri urinoj", verko de Stefano el Ateno, publikigita en 1540.
Persona informo
Naskiĝo 540
en Ateno, Grekio
Morto 680
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo kuracisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Aleksandrio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stefano de Ateno estis greka bizanca kristana kuracisto, filozofo kaj verkisto. Li estis disĉiplo de Asklepio de Traleso (515-570) kaj certe li praktikis medicinon en Ateno.

Stefano skribis almenaŭ kvin verkojn en la greka, kvar el kiuj pluvivas. Ĉi tiuj estas komentoj pri la "Aforismoj kaj Prognostikoj" de Hipokrato; komentaĵo pri la unua libro de "Terapeŭtiko" el Glaŭkono (445 a. K.) al Galeno; kaj "Peri ouron", traktaĵo pri uroskopio. La verko "Pri Pulsoj" estas perdita. Alfabetigita epitomo de la "De materia medica" de Dioskorido ankaŭ estis atribuita al Stefano kaj redaktado de komentaĵo de Paladio (590 a. K. - 520 a. K.) pri la Frakturoj de Hipokrato atribuita al Stefano de Aleksandrio povas fakte esti la verko de Stefano de Ateno. Estis eĉ sugestite ke la du Stephanoj estas fakte ununura individuo.

La komentaĵoj de Stefano estas strukturitaj kiel serio de prelegoj (praxeis) kaj diskutoj (theoriai) en la modo de la lernejo de Amonio de Aleksandrio (440-526), la instruisto de Asklepio de Traleso. Li montras konatecon kun la greka filozofio kaj verŝajne studis ĝin kune kun la medicino.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Gerhard Baader (1928-2020) aŭstra filologo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La nuna dokumento estis tradukita el la angla Vikipedia samnoma artikolo.