Steinach SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo SG en Steinach SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Steinach..

Steinach SG
Blazono de Steinach
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Rorschach Sankt-Galo
Koordinatoj  47°20′0″N 9°26′0″O  /  47.33333°N, 9.43333°O / 47.33333; 9.43333 (Steinach SG)Koordinatoj: 47°20′0″N 9°26′0″O  /  47.33333°N, 9.43333°O / 47.33333; 9.43333 (Steinach SG)
Nombro de enloĝantoj 3265
Areo 4,52 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 9323
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Steinach
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Steinach SG estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Steinach estas la plej norda komunumo de la elektodistrikto Rorschach kaj de Kantono Sankt-Galo. Ĝi situas ĉe la bordo de Bodenlago inter la turgovia komunumo Arbon en oriento kaj Horn en okcidento. Norde de Steinach situas la komunumoj Berg SG, Mörschwil kaj Tübach. Tra la komunumo fluas la rivero Steinach, kiu alfluas al Bodenlago.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Steinach situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rorschach tra Romanshorn kaj Kreuzlingen al Ŝafhaŭzo unuflanke kaj de Rorschach al Sankt-Galo aliflanke. Krome estas aliro al la aŭtoŝoseo A1 de St. Margrethen al Ĝenevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Steinach datiĝas el la jaro 769. En la jaro 1300 estis konstruita la Kastelo Steinerburg, kiu estas la ĉefaj vidindaĵoj de la vilaĝo. En la jaro 1833 Steinach SG fariĝis sendependa politika komunumo de Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj komunumoj kun la nomo Steinach.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]