Stepan Szuchewycz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stepan Szuchewycz, 1915

Stepan SZUCHEWYCZ (ukraine: Степан Євгенович Шухевич; naskiĝinta la 1-an de januaro 1877 en Serafińce/ Ivano-Frankivska provinco, mortinta la 6-an de junio 1945 en Amberg) estis ukraina advokato kaj socia kaj armea aktivulo. Lia patro estas grek-katolika pastro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post diplomiĝo de la akademia gimnazio en Lvivo (1895), li ekstudentis ĉe la jura fakultato de la Lviva Universitato, kie li diplomiĝis en 1899. Post staĝo en Lvivo kaj Vieno, li estis ekde 1903 juĝisto en Rawa Ruska, Dolina kaj Drohobiĉ. En 1911 li ekpraktikis kiel advokato. Inter la jaroj 1914 kaj 1916 li estis Siĉ-fusilistoj, en la jaroj 1917 kaj 1918 leŭtenanto de la Aŭstria-hungara armeo, en 1918 la komandanto de la kampa ĝendarmaro ĉe la aŭstra armea guberniestro dum la okupado de Odeso. En la jaroj 1918 kaj 1919 li oficiris ĉe la Ukraina Galicia Armeo (UHA) kaj komandatis den Lvivo (novembro 1918) kaj la 4-an infanteria brigadon. Pli malfrue Szuchewycz membris en la stabo de UHA. En junio 1919 li prezidis la UHA-delegacion al interparoloj kun reprezentantoj de la pola armeo pri la batalhalto en la Pola-ukraina milito.

En la Dua Pola Respubliko li estis advokato, defendanto en multaj politikaj procesoj. Li defendis, inter aliaj Stepan Fedak, Wasyl Biłas kaj Dmytro Danyłyszyn, Wasyl Atamanczuk kaj Iwan Werbyćki (akuzita en la proceso por la murdo de Stanisław Sobiński). Li estis defendanto en la lviva proceso de Stepan Bandera, kiel defendanto de Roman Ŝuĥeviĉ (nevo) kaj Bohdan Hnatewycz.

En la jaroj de 1921 ĝis 1925 li prelegis pri puna juro en la Sekreta ukraina universitato en Lvivo. Longtempe (1921-1939) li estis estro de la kontrola estraro de la eldonkooperativo Czerwona Kałyna. Post la agreso de la Adolf Hitler kaj Stalin kontraŭ Pollando, li transloĝiĝis al Krakovo en la teritorion estantan sub germana okupado, kie li daŭrigis sian juran praktikon. En junio/julio 1941, li estis sekretario de la Ukraina Nacia Komitato (UNK).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Шухевич Степан. [W:] Dowidnyk z istoriji Ukrajiny / opr. Ihor Pidkowa, Roman Szust, Kost Bondarenko. Lvivo 1999, ISBN 9789665042372.