Dübendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stettbach (Dübendorf))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dübendorf (stacidomo).
Dübendorf
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 23′ 54″ N 8° 37′ 10″ O / 47.39833 °N, 8.61944 °O / 47.39833; 8.61944 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 54″ N 8° 37′ 10″ O / 47.39833 °N, 8.61944 °O / 47.39833; 8.61944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 23'176
Areo 13,61 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8600
Komunumkodo 0191
Mapo de Dübendorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dübendorf estas antaŭ-urbo de Zuriko en la Distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Kun 23'176 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 Dübendorf estas la kvara plej granda urbo de la kantono post Zuriko, Vinterturo kaj Uster.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Glatt en Dübendorf

Dübendorf situas en la Glatt-Valo, rekte oriente de Zuriko. La rivero Glatt fluas tra relative larĝa ebenaĵo, tiel ke Dübendorf povas bone disvolviĝi.

Al Dübendorf apartenas krom Dübendorf mem la urbopartoj kaj vilaĝoj Gfenn, Hermikon, Stettbach, Gockhausen, Geeren kaj Dübelstein.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Svisa arme-aviadilo sur la armeflughaveno en Duebendorf
Urbodomo de Dübendorf
Protestanta parokejdomo Dübendorf

Ĝis decembro 2005 en Dübendorf troviĝis la plej grava armeflughaveno de Svislando kaj evidente la armeo estis ankaŭ grava dunganto en Dübendorf. En la nova armekoncepto oni fermis la arme-flugservon sur la flughaveno kaj nuntempe troviĝas en Dübendorf nur ankoraŭ bazo de la Schweizerische Rettungsflugwacht (Rega) (esperante: Svisa Vivsavflugkompanio). Nuntempe en Dübendorf troviĝas multaj servoentreprenoj, komputilfirmaoj kaj kalkulcentroj de bankoj kaj asekuroj. Krome en Dübendorf ekzistas grandaj vendejcentroj. Malgrau la fermo de la armeflughaveno Dübendorf do apenaŭ konas senlaborecon kaj estas rapide kreskanta. Sur la iama armeflughaveno lastan someron koncertis la The Rolling Stones antaŭ 60'000 koncertvizitantoj.

JU-Aero[redakti | redakti fonton]

En la loka Svisa aerarmea centro, vivtenata de la Asocio de amikoj de svisa aerarmeo, oni povas flugi kun la historiaj aviadiloj de la speco Junkers Ju 52.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Dübendorf

Dübendorf estas tre bone atingebla de la urbocentro de Zuriko en malmultaj minutoj per trajno, ĉar la Stettbachtunelo ligas la urbon rekte kun la centro de Zuriko. Rektaj trajnoj kaj pluraj buslinioj ligas Dübendorf kun Zuriko kaj Uster en kadenco de malmultaj minutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj datiĝas el la antaŭ-historia epoko. Unua dokumenta mencio de la urbo datiĝas de la jaro 946 sub la nomo „Tuo­bilindorf“. En la 13-a jarcento estis konstruita la Kastelo Dübenstein je la deklivo de la monto Adlisberg. En 1487 la iama urbestro de Zuriko Hans Waldmann aĉetis la kastelon kaj voktdistrikton. Post lia senkapigo la kastelo kaj voktdistrikto transiris al la posedaĵo de Zuriko. Pro la industriiĝo en la 19-a jarcento Dübendorf rapide kreskis kaj ekprosperis.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]