Saltu al enhavo

Stołowe Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La foto montras evidentan formon de tablo.

La Stołowe Montaro (en pola prononoco: [stɔˈwɔvɛ]; nomita ankaŭ kiel Tabla Montaro, en pola: Góry Stołowe, en ĉeĥa: Stolové hory, en germana: Heuscheuergebirge) estas montaro en Pollando kaj Ĉeĥio, parto de Centraj Sudetoj.

La pola parto de la montaro estas protektita kiel Nacia Parko de Stołowe Montaro.

La plej alta pinto de la montaro estas Szczeliniec Wielki kun 919 metroj super marnivelo.[1][2][3]

Estas kelkaj elstaraj rok-formacioj, inter kiuj Kwoka ("kokino"), Wielbłąd ("kamelo"), Małpa ("simio"), Głowa Konia ("ĉevalkapo"), Fotel Pradziada ("brakseĝo de praavo").

La spektakla pejzaĝo utilis por filmado ekzemple de The Chronicles of Narnia: Prince Caspian kaj la televidserion Spellbinder.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poland - P. 147 Tomasz Torbus - 1999 "The Polish name means "table mountains" and accurately describes this unusual geological formation."
  2. Lonely Planet Poland - P. 344 Neal Bedford - 2008 "The Góry Stołowe (goo-ri sto-wo-veh), or 'Table Mountains', are among the most spectacular ranges of all the Sudetes. Lying roughly 10km northeast of Kudowa-Zdrój, they are almost as flat-topped as their name suggests."
  3. Rough Guide to Poland - P. 570 Mark Salter, Jonathan Bousfield - 2002 "Into the Gory stotowe Rising above 900m and almost as flat as their name suggests, the Gory Stolowe (Table Mountains) are not the most enticing range in the Klodzko region, but do have some extraordinary rock formations"