Stockholms län

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stockholms län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero AB
Provinca kodo 01
Historia(j) provinco(j) Uplando, Sodermanlando
Ĉefurbo Stokholmo
Komunumoj 26
Provincestro Per Unckel
Areo (suma) 6.519 km²
Loĝantoj 2.063.945 (stato de la 31-a de marto 2011[1])
Ekestodato 1714
Retejo www.ab.lst.se
vdr

Stockholms län, la provinco de Stokholmo, estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo limas al tiu de la du najbaraj modernaj provincoj Uppsala län kaj Södermanlands län. La moderna provinco ampleksas partojn de la historia provinco Uplando kaj Sodermanlando. Okcidente la provincon limigas la lago Mälaren, oriente la Balta Maro. Administra centro de la provinco estas la urbo Stokholmo. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 6.519 kvadrataj kilometroj, kaj la 31-an de marto 2011 en ĝi vivis 2.063.945 loĝantoj. La provinco konsistas el 26 komunumoj kaj proksimume du trionoj el la provincanoj vivas en la sveda ĉefurbo Stokholmo mem - la resta triono en la ĉirkaŭaj 25 komunumoj.


Notoj kaj referencoj

  1. http://www.scb.se/Pages/TableAndChart____228187.aspx

Ŝablono:Ĝermo-Svedio