Mälaren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mälaren
lago [+]

LandoSvedio

Supermara alteco0,7 m ö.h. [+]
Koordinatoj59° 30′ 0″ N, 17° 12′ 0″ O (mapo)59.517.2Koordinatoj: 59° 30′ 0″ N, 17° 12′ 0″ O (mapo) [+]

Longo72 km (44.74 mi)
Maksimuma profundo66 m
Averaĝa profundo12,8 m
Akvokolektejo22 700 km² (2 270 000 ha)
Areo1 072 km² (107 200 ha) [+]

Mälaren (Svedio)
Mälaren (Svedio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Mälaren [+]
vdr
situo de la lago Mälaren en Svedio
mapo de la lago kun la urbo Stokholmo dekstre
Stokholmo: transiro de la lago en la Baltan Maron

La lago Mälaren (Melar-lago) estas post Vänern kaj Vättern la tria plej granda lago de Svedio. Ĝi ampleksas 1.140 km². Situante okcidente de Stokholmo, la lago havas profundecon de ĝis 64 metroj kaj per la kanalo Södertälje, la kluzoj Hammarby kaj Slussen kaj la golfeto Norrström estas ligita al la Balta Maro.

Ĝis la epoko de la vikingoj la Mälaren estis konsiderata golfo de la Balta Maro, nur dum la 10-a jarcento, kiam la grundo de norda Eŭropo iom leviĝis, ĝi iom post iom apartiĝis de la maro kaj do transformiĝis de golfo al lago. Nuntempe la akvosurfaco de la lago situas proksimume 50 centimetrojn super la marnivelo. La averaĝa profundeco estas 10 metroj, la plej granda profundeco 64 metroj. Proksimume 1,3 milionoj da homoj ricevas trinkakvon el la lago.

Ĉe la Mälaren situas interalie la urboj Stokholmo, Västerås, Södertälje, Enköping kaj Köping. Krome borde de la lago troveblas konataj vidindaĵoj kiel la kasteloj Gripsholm kaj Drottningholm, kaj la komercejo Birka el la 8-a ĝis 10-a jarcentoj.

Malgraŭ ke multaj civitanoj el la proksimaj grandaj urboj havas semajnfinajn lignajn dometojn borde de la lago, tamen restas multaj areoj netuŝitaj per konstruaĵoj, kaj la regiono estas valora natura ripozejo. Multaj pitoreskaj golfetoj, insuloj kaj duoninsuloj igas la lagan pejzaĝon aparte interesa. Tridek unu specoj de fiŝoj vivas en la lago, kaj fiŝagloj estas la plej oftaj birdoj, kiuj aparte aprezas la varion de fiŝoj.