Strato Aram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aram-strato dum la 1920aj jaroj.
Aram en 2014.

Strato Aram (armene: Արամի Փողոց), estas strato ĉe la centra distrikto Kentrono de la armena ĉefurbo Erevano, nomita laŭ Aram Manukjan; la estro de la rezistado de Van de 1915 kaj unu el la fondintoj de la Unua Respubliko Armenio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj stratoj en moderna Erevano.

La strato iras de la strato Ĥanĝjan en la sudoriento, al Avenuo Mesrop Maŝtoc ĉe la nordokcidento, laŭ la arta pulbazaro Vernissage, la Nacia Galerio de Armenio kaj la parko de Misak Manukjan.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La strato malfermiĝis en 1837 kaj nomiĝis Cara Strato honore al la caro Nikolao la 1-a, kiu vizitis la urbon dum tiu periodo. En 1919, post la morto de la unua interna ministro de la Unua Respubliko de Armenio Aram Manukjan, la strato estis oficiale renomita pro li. Post la sovetiĝo de Armenio, la komunistoj renomis la straton laŭ la bolŝevika aktivulo Suren Spandarjan en 1921. Post la sendependeco de Armenio en 1991, la nomo de Aram Manukjan estis restarigita kaj la strato estis oficiale renomita strato Aram (en armena lingvo: Arami Pogoc).[2]

Inter 1917 kaj 1919, Aram Manukjan loĝis en la konstruaĵo situanta ĉe Aram-strato 9. La konstruaĵo apartenanta al Fadej Kalantarjan, datiĝas de 1910 kaj estis projektita de la arkitekto Boris Mehrabjan.

Strato Aram estis hejmo de multaj malnovaj kaj tradiciaj konstruaĵoj de Erevano. Tamen post la sendependiĝo de Armenio, la plej multaj historiaj konstruaĵoj sur la strato estis aŭ tute detruitaj aŭ transformitaj en modernaj loĝejaj konstruaĵoj per la konstruado de pliaj etaĝoj. Nur malmultaj strukturoj estis konservitaj, ĉefe en la parto, kiu etendiĝas de la strato Abovjan ĝis la Avenuo Mesrop Maŝtoc.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]