Strato Tamanjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato Tamanjan el la Kaskado

Strato Tamanjan (armene: Թամանյան Փողոց, Tamanjan pogoc') estas piedira strato en Erevano, Armenio. Ĝi situas en la centra distrikto Kentrono kaj ligas la Erevanan Kaskadon norde kun la strato Moskovjan sude. Ĝi havas longon de 200 metroj kaj larĝon de 55 metroj. Ĝi estas nomita laŭ la ĉefa arkitekto de Erevano Aleksandr Tamanjan. La statuo de Tamanjan staras ĉe la enirejo de la strato ekde 1974.

La Cafesjian-Skulpta Ĝardeno de la Cafesjian-a Muzeo de Arto situas laŭ la strato. La strato finiĝas per la ŝtuparo de la kaskada komplekso.

La skulpta ĝardeno de la strato estas hejmo por verkoj de multaj influaj artistoj inkluzive de la Kato de Fernando Botero[1], Romia militisto[2], kaj Virino Fumanta Cigaredon.

La Muzeo pri Rusa Arto ankaŭ troviĝas sur la strato Tamanjan.

Pluraj specoj de kafbutikoj, trinkejoj, restoracioj kaj drinkejoj troviĝas ĉe la trotuaroj de la strato.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]