Striko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Striko estas intencita ĉeso de laboro celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajratoj. Striko organiziĝas per helpo de la sindikatoj, krome la flavaj sindikatoj.

Strikrompanto estas dungito kiu ne estas solidara kun siaj strikantaj kolegoj kaj do daŭrigas la laboron.
Strikokaso estas starigita de sindikatoj kun la celo subteni la partoprenantojn de oficiala striko se pago de ilia salajro ĉesas.

Mastrostriko estas ĉeso de laboro ordonata de mastro por cedigi la salajratojn. Lokaŭto estas interkonsento de dungantoj fermi la entreprenojn, por per tio devigi la laboristojn al cedoj. La 24-an de majo 2005, ĉe IBM okazis mondskala striko, poste al komuniko ke estis estota 13 000 maldungoj.

Fastostriko estas prireklamata senperforta ĉeso de sinnutro, memdecidita, por influi decidon fare de regantoj aŭ publiko.

Bildaro

Vidu ankaŭ