Stuartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la dinastio de la Stuartoj.

La domo de StuartoStewart estis reĝa dinastio, kiu unue regis la skotan reĝlandon, antaŭ ol cetere fariĝi la reĝa dinastio de Anglio kaj finfine Britio.

Historio

La Domo de Stuarto regis Skotlandon dum 336 jaroj, inter 1371 kaj 1707. La plej proksima heredanto de Elizabeto la 1-a de Anglio estis la reĝo Jakobo la 6-a de Skotlando, pro ŝia avo Henriko la 7-a, kiu fondis la tudoran dinastion. Je la morto de Elizabeto, James Stuart akiris la tronon de Anglio kaj Irlando. Ekde 1603, la Stuartoj rigardis sin kiel "Reĝoj/Reĝinoj de Britio", kvankam ne ekzistis parlamenta unuiĝo de la variaj reĝlandoj antaŭ la reĝado de Anna, la lasta monarko de la stuarta dinastio. Post la Stuartoj la tronon obtenis la domo de Hanovro, laŭ akordo de 1701.

Membroj de variaj duenaskitaj aŭ nelegitimaj branĉoj de la dinastio ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.

Bibliografio

  • Addington, Arthur C. The Royal House of Stuart: The Descendants of King James VI of Scotland (James I of England). 3v. Charles Skilton, 1969-76.
  • Cassavetti, Eileen. The Lion & the Lilies: The Stuarts and France. Macdonald & Jane’s, 1977.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj