Saltu al enhavo

Stueckelberg ago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Stueckelberg ago (nomita laŭ Ernst Stueckelberg (1938), "Die Wechselwirkungskräfte in der Elektrodynamik und in der Feldtheorie der Kräfte", Helv. Phys. Acta. 11: 225; Esperante "la interagaj fortoj en la elektrodinamiko kaj en la kampa teorio de la fortoj") priskribas en la kampa teorio masiva spin-1 kampo kiel R (la reelaj nombroj estas la Lie-algebro de U(1), la kompleksa unuocirklo) Yang–Mills teorio ligita al reela skalara kampo φ. Tiu skalara kampo alprenas valoroj en reela unudimensia afina prezento de R per m kiel la kupla forteco.

Tio estas speciala kazo de la Higgs-meĥanismo, kie efektive la amaso de la Higgs-skalara ekscito estas kondukita al senfineco, do la Higgs-meĥanismo estas malkupla kaj estas ignorebla, rezultanta en nenlineara, afina prezento de la kampo, anstataŭ de lineara prezento — en nuntempa terminologio, U(1) nelineara σ-modelo.