Suda Insulo (Nov-Zelando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suda insulo (Nov-Zelando))
Suda Insulo
lago Tekapo
lago Tekapo
insulo
Akvejo Sudpacifiko
Geografia situo 43° 59′ S, 170° 27′ O (mapo)-43.9825170.448888888893754Koordinatoj: 43° 59′ S, 170° 27′ O (mapo) f1
Suda Insulo (Nov-Zelando)
Suda Insulo (Nov-Zelando)
DEC
Suda Insulo
Suda Insulo

Map

Areo 150 437 km2[1]dep1 w3f4
Plej alta loko Mount Cook
3 754 mf5
Loĝantaro 1 038 300
Ĉefa loko Christchurch
Rigardo sur la Kaikora Ranges de plataĵo ĉe Kaikoura
Rigardo sur la Kaikora Ranges de plataĵo ĉe Kaikoura
vdr
La Suda Insulo

La Suda Insulo estas la pli granda el la du grandaj insuloj, kiuj konsistigas Nov-Zelandon (la alia estas la Norda Insulo). Ĝia nomo en la maoria lingvo estas Te Wai Pounamu; ĝi signifas "la akvo de la verda ŝtono", la verda ŝtono estas jado. Eble la nomo evoluis el Te Wāhi Pounamu (= la palaco el verda ŝtono).

En la 19-a jarcento iuj mapoj nomis la insulon angle Middle Island (meza insulo) aŭ New Ulster; la nomon "Suda Insulo" (aŭ New Leinster) portis la nuna Rakiura Insulo (angle Stewart Island).

La Suda Insulo havas areon de 151 215 (laŭ aliaj 151 757) km² kaj pro tio ĝi estas la 12a plej granda insulo en la mondo. Laŭ ĝia okcidenta bordo etendiĝas la montoĉeno de la Sudaj Alpoj, kie situas monto Cook, alta 3 754 metrojn super marnivelo. De la Norda Insulo disigas ĝis la Markolo de Cook, la plej mallonga distanco inter la insuloj estas 35 km.

Laŭ la mitologio de la maorioj la Suda Insulo ekzistis antaŭ kiam la Norda Insulo leviĝis el la ondoj de la maro. Vivas tie ĉirkaŭ kvarono de la nov-zelanda loĝantaro. Historie, sed ankaŭ aktuale aktivas movado por la sendependeco de la Suda Insulo, kiu postulas specon de financa kaj administra mem-regado de la insulo.

Geografie aparte elstara parto de la insulo estas la montaro Sudaj Alpoj, al kiuj interalie apartenas la monto Aoraki, la plej alta punkto de Novzelando, kaj multaj lagoj kaj lagetoj, inter ili ekzemple la Abela Lago.

Regionoj de la Suda Insulo[redakti | redakti fonton]

Urboj de la Suda Insulo[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj novzelandaj urboj sur la Suda Insulo estas:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geography - Physical Features (angle). Statistics New Zealand (2000). Arkivita el la originalo je 2012-10-14. Alirita 2012-11-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]