Sukceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskito kaj muŝo kaptitaj en sukceno
Skarabo en sukceno

Sukceno (C12H20O[1]) estas malmola flava diafana fosilia rezino, el kiu oni faras diversajn objektojn, precipe enbuŝaĵojn de pipoj kaj ornamaĵojn. Ĉar ĝi havas biologian devenon, ĝi ne apartenas al la veraj, multekostaj juvelŝtonoj, sed al ornamjuveloj.

El ĝi oni konstruis en 1716 la faman Sukcenan Ĉambron en Sankt-Peterburgo, kies sukcenoj malaperis dum la Dua mondmilito. Helpe de la germana ŝtato, la sukcena ĉambro estis rekonstruita post retrovo de malnovaj fotoj pri la ĉambro kaj estis solene inaŭgurita la 31-an de majo de 2003.

Pro la biologia deveno, ĝi kelkfoje entenas malpuraĵojn kaj tre rare eĉ insektojn el tre fora tempoepoko. Ĝi estiĝis ĝis 260 milionojn da jaroj antaŭ nia tempo.

Kutime sukceno kolore varias de flava ĝis bruna, kies ĉefa trovejo estas la baltmaraj landoj. Krome ekzistas blueca varianto, ĝia ĉeftrovejo estis Dominika Respubliko ĝis en 2008 oni trovis grandan sukcenokampon apud El Soplao en norda Hispanio.[2]

El la malnovgreka vorto por sukceno (ἤλεκτρον), devenas (tra naciaj lingvoj) la Esperanta vorto elektro, ĉar la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo aŭ besthaŭto.

La romianoj havis gravan vojon nomatan laŭ sukceno en Panonio, ĉar la komercistoj tie liveris la sukcenojn el Balta Maro ĝis Italio.

Notoj kaj referencoj

  1. Amber Mineral Data (angle). Alirita 2014-03-22. La formulo estas proksimuma kaj empiria, ĉar sukceno ne havas homogenan strukturon
  2. Plej granda kampo de sukceno en Eŭropo malkovrita (de)

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto