Sukeraĵa kano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aspekto de la klasika versio

bastonsukeraĵo estas bombono en formo de promenbastono kiu rilatas al Kristnasko. Tradicie ĝi estas blanka en koloro, kun ruĝaj strioj, kaj gusto de mento; tamen, ĝi ankaŭ estas produktita en diversaj aliaj koloroj kaj gustoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Malnova afiŝo reklamanta sukeraĵbastonojn

Laŭ popolfabelo, la bombono originis en 1672, en Kolonjo, Germanio. Do la dirigento de la ĥorejo de la Katedralo de Kolonjo, kiu volis zorgi pri la bruo, kiun la infanoj kutimis fari dum la tradicio de la teatraĵo de la naskiĝo de Jesuo okazigita en la preĝejo kristnaska vespero, petis al loka sukeraĵisto fari bombonojn por la infanoj [1] [2] [3] [4]. Por pravigi la disdonadon de dolĉaĵoj al infanoj dum la diservo, li petis al la sukeraĵisto aldoni fleksitan finon al ĉiu bastono, kio helpus al la infanoj memori la paŝtistojn, kiuj venis viziti la infanon Jesuo ĉe lia naskiĝo [5] [3] [6]. Krome, la blanka koloro simbolis en liaj okuloj la kristanan fidon al la senpeka vivo de Kristo [3] [7] [2]. El Germanio, la bombono komencis disvastiĝi tra Eŭropo, kie la sukerbastonoj estis disdonitaj al infanoj dum la Naskiĝteatraĵo [6] [4].

Recepto por farado de mento-aromaĵoj, blankaj en koloro kaj kun koloraj strioj, estis publikigita jam en 1844 [8]. La bombono estas menciita en literaturo ekde 1866 [9], referencoj rilataj al Kristnasko ekzistas ekde 1874 [10], kaj referencoj laŭ kiuj ĝi estis pendigita sur kristnaska arbo ekzistas ekde 1882 [11] La fabrikistoj de bombonoj, la fratoj Bonnet el Ĉikago, estis la unuaj se temas pri eldoni patenton por maŝino por la produktado de sukerbastonoj en la fruaj 1920-aj jaroj de la 20-a jarcento [12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. O. Parker. (19 October 2001) Introduction to Food Science. Delmar.
  2. 2,0 2,1 Helen Haidle. (2002) Christmas Legends to Remember. David C. Cook.
  3. 3,0 3,1 3,2 Ace Collins. (20 April 2010) Great Traditions of Christmas. Zondervan.
  4. 4,0 4,1 (13 December 1968) It's Christmas Season: My, How Sweet It Is!. The Milwaukee Journal. Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Introduction to Food Science. Cengage Learning.
  6. 6,0 6,1 Helen Haidle. (2002) Christmas Legends to Remember. David C. Cook.
  7. R. O. Parker. (19 October 2001) Introduction to Food Science. Cengage Learning.
  8. The complete confectioner, pastry ... – Eleanor Parkinson – Google Books. Books.google.ca.
  9. (1977-04-29) Ballou's monthly magazine – Google Books. Books.google.ca.
  10. The Nursery – Google Books. Books.google.ca.
  11. (2004-06-30) Babyland – Charles Stuart Pratt – Google Books. Books.google.ca.
  12. Patent US1680440 – CANDY-FORMING MACHINE – Google Patents. Google.com. Alirita 2011-12-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]