Suna partikla okazaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Post-erupciaj bukloj post suna ekflamo, bildo prenita de la satelita kosma teleskopo TRACE (d:Q1333568, foto de NASA)

En suna fiziko, suna partikla okazaĵo, ankaŭ konata kiel sunenergia partikla okazaĵo, pli koncize sunpartikla okazaĵosuna radiada ŝtormo,[1][2] estas suna fenomeno kiu okazas kiam partikloj elsenditaj de la suno, plejparte protonoj, akceliĝas aŭ en la atmosfero de la suno dum "suna ekflamo", forta loka erupcio de elektromagneta radiado, aŭ en interplaneda spaco per ŝokondo de amasa elĵeto de plasmo el la korono en la heliosferon. Aliaj atomkernoj kiel ekzemple heliumo kaj jonoj de alta atomnumero kaj energio ankaŭ povas esti akcelitaj dum la evento. Tiuj partikloj povas penetri la magnetan kampon de la tero kaj kaŭzi partan jonigon de la jonosfero. Energiaj protonoj estas grava radia danĝero por kosmoŝipo kaj astronaŭtoj. ​

Historiografio de sunaj partiklaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

La astrofizikistoj cetere povis eltrovi, ke ekzakte en la finaj jaroj de la 660-aj jaroj antaŭ nia erao, do en la 17-a jarcento antaŭ nia erao, antaŭ pli-malpli 3800 jaroj, okazis estrema suna partikla okazaĵo okazanta pli-malpli nur unufoje en jarmilo kaj komparebla kun la okazaĵo detektita por la jaroŝanĝo 774/775 de nia erao. Ke oni povas spuri eventojn ĝis tiom frua pasinteco, estas informo surpriziga.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Sunaj partiklaj eventoj estas malpli ofte nomataj sun-protonaj eventoj kaj protonaj eventoj, ĉio grandparte en nacilingvaj publikaĵoj, en Esperanto kutime nur en diskutoj inter interesatoj, ĉar en Esperanto ekzistas malmultaj publikaĵoj pri astrofiziko.
  2. esplora artikolo ''In Situ Data and Effect Correlation During September 2017 Solar Particle Event ("surloka korelacio inter datumoj kaj efikoj dum sunpartikla okazaĵo de septembro 2017") en la ĵurnalo Space Weather (Spaca Vetero), dato januaro 2019, volumo 17, numero 1, paĝoj 99–117, COI:10.1029/2018SW001936, bibliografia kodo 2019SpWea..17...99J (angle)