Sundoponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sundoponto

Sundoponto, vidata de Svedio

Sundoponto, vidata de Svedio
road–rail bridge • stajponto • double-decker bridge • internacia ponto • multi-level bridge
Situo
Lando  Danio
 Svedio
Loko Kopenhago, Malmö
Koordinatoj 55° 34′ 31″ N, 12° 49′ 37″ O (mapo)55.5752712.82694Koordinatoj: 55° 34′ 31″ N, 12° 49′ 37″ O (mapo)
Transiras Sundo
Ecoj
Longo 7 845 m
Larĝo 23,5 m
Alto 57 m
Materialo Ŝtalo kaj ferbetono
Konstruado
Datoj de konstruo 1996–2000
Inaŭguro 1-a de julio 2000
Mapo
Sundoponto (Danio)
Sundoponto (Danio)
DEC
Map
Sundoponto
vdr
Sundoponto, vidata de Svedio
La Sundoponto vidata el aviadilo, de la dana al la sveda flanko

La Sundoponto (oficiale Øresundsbron, miksaĵo inter la dana Øresundsbroen kaj la sveda Öresundsbron) estas 16 kilometrojn longa ligo, parte sur ponto, parte en tunelo, por voja kaj fervoja trafiko trans la markolo Sundo inter Danlando kaj Svedio. Ĝi estis inaŭgurita je la 1-a de julio 2000 fare de la sveda reĝo Karolo Gustavo kaj la dana reĝino Margareta.

La tuta vojligo konsistas el ponta parto duetaĝa (aŭtoŝoseo supre, fervojo malsupre) preskaŭ 8 kilometrojn longa, la artefarita insuleto Peberholm 4-kilometra, kaj tunelo 4-kilometra. La konstruo komenciĝis je la 16-a de septembro 1993 kaj kostis proksimume 3 miliardojn da eŭroj.

Por uzo de la Sundoligo oni devas pagi. Ira bileto kostas ĉ. 35 eŭrojn (2008) por persona aŭto; diversaj rabatoj eblas por plurfoja transveturo.

Eksteraj ligiloj