Surĥ Kotal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
kolona kapitelo el antikva budhisma-helenisma templo de Surĥ Kotal

Surkh Kotal (perse سرخکوتل; paŝtune سور کوتل), ankaŭ nomata Ĉaŝma-i ŜirSar-i Ĉaŝma, estas antikva arkeologia ejo situanta en la suda parto de la regiono de Baktrio, ĉirkaŭ 18 kilometrojn norde de la urbo de Pul-i Ĥomri, la ĉefurbo de la provinco Baglan de Afganio.[1] Ĝi estas la loko de monumentaj konstruoj faritaj dum la epoko de la Kuŝana Imperio. Grandegaj temploj, statuoj de regantoj Kuŝana Imperio kaj la Surĥ-Kotal-surskriboj, kiu malkaŝis parton de la kronologio de fruaj kuŝanaj imperiestroj (ankaŭ nomata Grandaj Kuŝanoj) estis ĉiuj trovitaj tie. La Rabatak-surskribo kiu donas rimarkindajn informojn pri la genealogio de la kuŝana dinastio estis ankaŭ trovitaj en la samnoma vilaĝo Rabatak tuj apud la antikva urbo.

La loko de Surĥ Kotal, elfosita inter 1952 kaj 1966 sub gvido de profesoro Daniel Schlumberger de la Délégation Archéologique Française en Afghanistan, la delegacio arkeologia francia en Afganio, estas la ĉefa arkeologia loko de la Kuŝana Imperio. Iuj de la lokaj skulptaĵoj estis transportitaj al la Nacia Muzeo de Afganio en Kabulo, la resto de la ejo estis tute prirabita dum la afgana enlanda milito ekde 2001. La plej famaj trovaĵoj de tiu arkeologia ejo estas la Surĥ-Kotal-surskriboj, la statuo de la reĝo Kaniŝka kaj la fajro-altaro. La statuo de la reĝo estis detruita dum la talibana ondo de ikonoklasmo en februaro-marto 2001, sed estis restarigita de francaj konservistoj. La tri trovaĵoj estas nuntempe montrataj en la Nacia Muzeo de Afganio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]