Provinco Baglan
Provinco Baglan | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 2 013 m [+] | ||
Ĉefurbo | Pul-i Ĥomri | ||
- koordinatoj | 36° N, 69° O (mapo)35.8768.93Koordinatoj: 36° N, 69° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 21 118 km² (2 111 800 ha) [+] | ||
Areo | 21 118 km² (2 111 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 014 634 [+] (2021) | ||
Denseco | 48,05 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-BGL | ||
Provinco Baglan | |||
Vikimedia Komunejo: Baghlan Province [+] | |||
Baglan (paŝtoe/perse (بغلان) estas unu el la 34 provincoj de Afganio, situas en la nordo de la lando kaj havas proksimume 820 000 loĝantojn.[1] La nomo devenas de la provinca urbo Baglan. Tamen la ĉefurbo de la provinco estas Pul-i Ĥomri.
En la provinco ekzistas fajrotemplo de Zaratuŝtrismo proksime de Surĥ Kotal.
Distriktoj
[redakti | redakti fonton]La distriktoj de la provinco estas:
- Andarab
- Baglan (aŭ Baghlan)
- Baglani Ĝadid (aŭ Baghlani Jadid)
- Burka
- Dahana i Guri (aŭ Dahana i Ghuri)
- Dih Salah
- Duŝi (aŭ Dushi)
- Farang va Garu (aŭ Farang va Garu resp. Farang wa Gharu)
- Guzargahi Nur
- Ĥinĝan (aŭ Khinjan)
- Ĥost va Fereng (aŭ Ĥost ŭa Fereng resp. Khost wa Fereng)
- Ĥvaja Hiĝran (aŭ Ĥŭaja Hiĝran resp. Khwaja Hijran)
- Nahrin
- Pul-i Hisar
- Pul-i Ĥumri (aŭ Pul-i Khumri)
- Tala va Barfak (aŭ Tala ŭa Barfak resp. Tala wa Barfak)
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La prova kultivo de sukerbetoj rezultigis ke la grundo bone taŭgas por ties grandkvanta kultivado. Fakuloj ĉirkaŭkalkulas, ke eblos rikolti ĝis po 70 tunojn por hektaro. La fondo de provinca sukerkompanio havas la ĉefan celon redukti la dependecon de la lokaj farmistoj je tradiciaj agrikulturaj produktoj. La investon subtenas interalie prisema entrepreno el Germanio.[2]
La Tunelo de Salang estas ŝosea tunelo de Afganio. Ĝi estas la ĉefa ligilo inter la ĉefurbo Kabulo kaj la nordo de Afganio; ties longo estas de 2,67 km kaj ĝi konektas la provincojn Parvan kaj Baglan.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)
- provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-09 .
- ↑ artikolo el la registara afgania retejaro "privatigita sukerfabriko liveros kvaronon de la afgania sukerkonsumaĵo" (angle)
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul