Provinco Samangan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Samangan
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco2 202 m [+]
ĈefurboAjbak
- koordinatoj36° N, 68° O (mapo)36.2568.0167Koordinatoj: 36° N, 68° O (mapo)
Areo11 262 km² (1 126 200 ha) [+]

Loĝantaro438 235 [+] (2021)
Denseco38,91 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-SAM

Provinco Samangan (Tero)
Provinco Samangan (Tero)

Provinco Samangan (Afganio)
Provinco Samangan (Afganio)
DEC
Provinco Samangan
Provinco Samangan

Map
Provinco Samangan
Vikimedia Komunejo:  Samangan Province [+]
vdr

Samangan (paŝtoe سمنګان, perse سمنگان) estas provinco (velayat) en la nordo de Afganio kaj limas al la provincoj Balĥ, Kunduz, Baglan, Bamijan kaj Sar-i Pul. La ĉefurbo la provinco estas Ajbak. La teritorio havas 345 100 loĝantojn.[1]

En aprilo 2010 la provinco Samangan estis skuita de forta tertremo[2], kiu kaŭzis mortojn, vunditojn kaj detruojn de konstruaĵoj.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Samangan havas gravan rolon en la irana nacia eposo Ŝahnameo de Abol-Gasem Ferdousio. En la rakonto pri Rostam kaj Sohrab, Samangan priskribiĝas kiel lima lando inter Irano kaj la regno Turano de tjurklingvaj popoloj. La reĝo de Samangan, Tahmine, enamiĝas al Rostam. Naŭ monatojn post ama nokto naskiĝas la komuna filo Sohrab, kiu kreskas sen koni la patron. Kiam li iĝas adoleska kaj serĉas sian patron en Irano, li renkontas la patron en batalo kaj la patro sen ekkoni sian filon mortigas la junulon per ponardo. Nur en la lasta momento de la mortado Tahmine tamen ekkomprenas kiu estas la mortanto, rekonante brakoringon kiun li iam donis al Rostam.

Notoj[redakti | redakti fonton]